Nekredebla muziko

Mi iam parolis pri Gentle Giant. Nu, mi prezentas nun unu el la kantoj kiun mi plej ŝatas el ili, pro ĝia nekutimeco, beleco... mankas vortoj por priskribi ĝin, do mi invitas al spektado.

Atentu kiel ili ŝanĝas la instrumentojn dum la ludado kaj kantas eĉ seninstrumente! Estas tre malfacile por amatoraj kantistoj konservi la tonaltecon dum seninstrumenta kantado; kaj atentu kiel tiuj "hipiuloj", en koncerta registraĵo, revenas al instrumenta ludado tute agorde!

Temoj » muziko » gentle giant

Dankon, vere temas pri speciala kaj auskultinda muziko.

Maria

Maria Sandelin je la 24a November 2007

Kara:

mi jam vizitis vian blogon, mi tre ŝatis ĝin. kaj mi vidis ke vian blogon havas ligon al mia blogo (tomodomo). ĉu mi rajtas fari ligon al via blogo ankaŭ?

kore
Fifi

FIfio je la 29a November 2007

dankon pro la estetika plezuro ĝui la muzikon de Gentle Giant, kiun mi ne aŭdis de multaj jaroj

José Antonio

José Antonio Vergara je la 18a December 2007

Saluton,

Ankau mi ŝatas tian muzikon kaj mi plezure malkovras ke la filmo kaj sono estas bonkvalitaj. Dankon !

Se vi kiel mi ŝatas ĝenerale la roko progresiva (kiel Gentle Giant kaj multe aliaj interesaj grupoj), ne hezitu kontakti min. Mia retadreso estas maradani ĉe romandie.com. Mi bonvole interŝanĝos kun vi pri tia temo ! ;-)

Dani, Svislando

Dani je la 5a January 2008

Dankon al ĉiuj komentintoj! Mi plezure konstatas ke tia muziko plu interesas homojn...

Manuel je la 11a January 2008

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: