Eŭropunio: vundo kaj panso

Kio ne estas priparolata, estas forgesota

Jen la ŝajna devizo de pluraj roluloj de ĵus spektita kinaĵo Via estonta vivo (originale: La vida que te espera). Ĝi konkurse ludiĝos dum ekvenonta Berlina Kin-Festivalo, kiu okazos de la 5a al la 15a de februaro.

La kinfilmo rakontas pri la vivo de familio en kampara areo Valo de Pas, en la nordo de Hispanujo, kiu estis tradicie tre izolita pro la ĉirkaŭaj montaroj kaj kies nunaj loĝantoj (pasanoj) montras, en sia karaktero, postspurojn de tiu izoliteco. La familion konsistigas patro kaj du filinoj kiuj sindediĉas al la ĉefa ekonomia agado de tiu regiono: bredado laktoproduktajn bovinojn. Subite, tiun trankvilan vivon, kiu rememorigas kliŝojn pri svisaj pejzaĝoj, skuas murdo kaj samtempe floras amo inter la filo de murdito kaj la plej aĝa filino de la familio (kies rolon plenumas elstare juna aktorino Marta Etura).

La fona dramo tamen estas la opozicio inter la kampara kaj urba vivoj; tio verŝajne estas nepra allogilo en ĉiuj kinaj prikamparaj rakontoj! Sed tiun fonan dramon pligravigas la Eŭrop-Uniaj ordonoj pri limigo de laktoproduktado kaj bovbredado; la kinaĵo, do, flankdenoncas la punon aljuĝitan al regionoj —kies ekonomio dependas de laktoproduktado—, de la altrangaj, foraj, urbaj EU-oficistoj.

Paradokse, en la kredit-titoloj, aperas mencio ke la kinaĵo estis stipendita de Eŭropa Unio... do, la monŝparo atingita per tiuj drastaj decidoj utilas por produkti filmon kiu denoncas la damaĝon kaŭzitan de ili! Kia freneza panso-post-vunda politiko.

Malgraŭ tio, mi rekomendas spekti Vian estontan vivon.

Temoj » kino » Eŭropunio

Tiu ĉi artikolo ankoraŭ ne estis prikomentita.

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: