Esperanto en teatraĵo

Afiŝo el prezentado

Ĉi-semajnfine mi spektis la teatraĵon Homebody/Kabul (pli-malpli "Hejme, Kabul") laŭ la hispana versio de teatrartisto Mario Gas. La originala aŭtoro estas Tony Kushner, usona verkisto. Ĝi estas tre nekutima rakonto, pri tre klera —eĉ pedanta— brita virino kiu elvokiĝas de la allogo de Kabul, ĉefurbo de Afganujo. Per ĝiaj monologoj kaj scenoj, la dramo montras la esencon de la historia kverelo inter Oriento kaj Okcidento kaj sentigas nin sub la haŭto de la kabulaj virinoj enburĥigitaj, sed ankaŭ sub la haŭto de ties netoleremaj talibaj regantoj.

Ĝi estis verkita dum la taliba regado de Afganujo, kiam multaj okcidentanoj skandaliĝis pro la nekredeblaj perfortadoj homajn rajton de la islame fundamentistaj okupaciantoj. Eĉ post la teroristaj atencoj de septembro de 2001, la verkisto ne ŝanĝis eĉ unu komon: li preferis lasi la verkon tia, ĉar ĝia celo ne estas denonci la kondamnindan sintenon de la taliboj, sed iel komprenigi kial Afganujo estis kaptita de ili kaj kiel malfacila estas la dialogo inter la orienta kaj la okcidenta vidpunktoj. La premiero okazis en Nov-Jorko en decembro de 2001, en malfavora etoso, mi supozas.

Plurlingveco

Krom la intrigo mem, la rakonto havas aliajn nekutimaĵojn; ekz., la unua horo (la prezentado longdaŭras tri horojn, almenaŭ laŭ la hispana versio) konsistas el monologo de rolulino... kiu ne plu aperos sursceneje post ĝi! Ankaŭ, la ĉeesto de afganaj roluloj ludataj de arab-devenaj aktoroj (marokanoj kaj alĝerianoj) estas tre surpriza! En la hispana versio, ĉiuj afganaj viraj roloj estas plenumataj de tiaj aktoroj kaj nur unu afgana rolulino estas ludata de hispana aktorino, kiu devas imiti la fremdan akĉenton.

Do, lingvoj havas ankaŭ rolon en la intrigo! La originala angla lingvo estis anstatŭigita de la hispana, sed la cetero restas tia kia ĝi tekstas en la originalo: la afganaj roluloj parolas hispane (do, angle) kun akĉento, laŭ tre varia scipovo. Sed ankaŭ disvolviĝas scenoj parolataj en la paŝtuna (aŭ araba, surogate) lingvo, sen ia ajn traduk-helpo! Laŭ mi, ne dubli, eĉ subtekstigi, tiujn scenojn estas trafa elekto, ĉar la spektantoj povas senti la saman necertecon kiun travivus la okcidentaj roluloj en Kabul.

Eĉ esperanto!

Sed la plej granda surprizo de la intrigo estas tio ke esperanto mem havas rolon en ĝi! Unu el la afganaj roluloj estas poeto taĝik-devena, kiu verkas esperantajn poemojn kaj deziras transdoni ilin al londona korespondanto. Kiam alia rolulo demandas kial li lernis esperanton, li respondas ĉar ĝi estas lingvo sen ia historio pri perfortado aŭ subpremado malantaŭ ĝi; estas multaj kliŝaĵoj pri esperanto eldirataj dum la teatraĵo, sed ne kliŝaĉe prezentataj.

Tiu rolulo —la maĥramo, aŭ virin-akompananto— parolas kelkajn vortojn en esperanto, eĉ tutan poemon kiu tekstas:

Sidante en la ĝardeno, mi aŭdis bruon.
Vidante ŝin en la ĝardeno, mi vokis al ŝi.
Vokite, ŝi tuj venis.
La tero estis tute kovrita de neĝo.
Sidante, atendante, mi aŭdis bruon.

Mi ne povas trans-skribi mian emocion kiam mi aŭskultis la poemon, kaj konsciis ke, el la tuta aŭskultantaro, neniu ĝin komprenis krom mi! Ĝia prononco ne estis pli malbona ol la prononcado hispanlingvajn tekstojn fare de la sama aktoro.

Sed... ĉu la poemo venas el niaj klasikuloj kaj Kushner simple trovis ĝin, lernis ĝian signifon, kaj uzis ĝin en la intrigo? Se jes, pri kiu klasikulo temas? Aŭ (pli probable), ĉu Kushner mem verkis la poemon anglalingve kaj poste tradukis ĝin en esperanton? Kiu helpis lin? Aŭ ĉu li mem lernis la lingvon? Kaj entute... kial tiu ĉi teatraĵo ne eĥis pli profunden en Esperantujon? La nura referenco kiun mi trovis en interreto estas parenteza aludo en mesaĝo de uzreta forumo "soc.culture.esperanto" pri "Incubus", la 13an de februaro de 2004. La teatraĵo meritus esti pli vaste propagandota en niaj revuoj kaj gazetoj, por ke neniu esperantisto —mi kuraĝus diri "neniu homo"— preterlasu la ŝancon spekti ĝin, se hazarde ĝi prezentiĝas en la propra urbo.

Mi bonvenigus pluajn klarigojn, kaj komentojn de aliaj bonŝancaj spektintoj ĝin.

Temoj » teatro » movado » politiko

Mi ne spektis la teatraĵon, sed en unu recenzo (de iu Kelly Kleiman; http://www.aislesay.com/CHI-HOMEBODY.html) troviĝas (mi tradukas): "Mondanabosh [la Esperanto-poeto] volas, ke Priscilla kunportu por li al Londono iujn Esperanto-poemojn... sed... la poemoj montriĝas esti teroristaj dokumentoj..."

Ĉu tio veras?

Ken

Ken Miner je la 17a April 2007

Mi ne povas klarigi tiun punkton ĉar mi senvualigus parton de la intrigo. Do, mi sendos al vi privatan mesaĝon.

Manuel Pancorbo je la 17a April 2007

unua foje mi vizitas vian blogon...mi revenos
amike

LUNO je la 17a April 2007

"La teatraĵo meritus esti pli vaste propagandota en niaj revuoj kaj gazetoj, por ke neniu esperantisto —mi kuraĝus diri "neniu homo"— preterlasu la ŝancon spekti ĝin, se hazarde ĝi prezentiĝas en la propra urbo."

Hura! Treege bone, amiko!! Mi tre ŝatis vian raporton k eĉ emociiĝis pri ĝi... Estas mirinde scii ke ĉiutage pli k pli da personoj ekinteresiĝas k eĉ ekuzas Eon en fortunaj kuntekstoj... Gratulon al vi kiu ĝin spektis! Se mi iel ekscios pri ties veno ĉi tien al mi urbo en Brazilo, tute certe mi kurigos ĉiujn niajn ĉi tieajn ge-istojn por kunspektado!!

Povas ŝajni strange, sed, almenaŭ ĉi tie en Brazilo (sude) nia e-istaro ne havas la bonkutimon anteniĝi pri novaĵoj/noticoj koncernantajn nian esperantujon... Kaj, kredeble tio ne estas problemo ekskluziva de nia lando... Bedaŭrinde, en granda skalo, e-istoj ĝenerale ne tenas sin bone informitaj pri 'nia afero', ve...

Fine, estas la unuan fojon ke mi legas vian retejon! Ĝi estas tre bonkvalita k alloga. Do, antaŭen kun via laboro! Ni ĉiuj ĝojas kaj gajnas la movado.

Brakumon, kara.

Leonardo Janz je la 19a April 2007

Dankon, Luno kaj Leonardo pro viaj vizitoj kaj kontribuoj. Mi esperas revidi vin ĉi tie ofte!

Manuel Pancorbo je la 19a April 2007

Mi mem reviziis la esperanton de tiuj poemo kaj frazo. Cetere, mi iris spekti ĝin hieraŭ, kaj mi trovis la deklamadon de la esperanta poemo iom mallaŭta. Koncerne la teatraĵon mem, mi plej ŝatis la unuan duonon de la duhora unua parto, nome la monologon; post tio mi sentis la intenson kaj intereson fali iom post iom (kun fojaj resaltoj iom pli alten). Indus verki artikolon en Vikipedio pri la aŭtoro kaj lia verko, surbaze de la angla versio:

http://en.wikipedia.org/wiki/Tony_Kushner

Lingva afereto: ĉar "burko" jam havas alian signifon, mi rekomendas uzi la neologismon "burĥo":

http://eo.wikipedia.org/wiki/Bur%C4%A5o

http://jorgecice.blogspot.com/2006/09/la-buro.html

http://www.liberafolio.org/2006/kantojdeanteo

Fine, povas esti ke, pro personaj kontaktoj, esperanto ricevos iom pli da atento en la libr(et)o eldonota de Teatro Español pri tiu ĉi teatraĵo. Ni vidos...

Jorge je la 22a April 2007

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: