Adiaŭ, Mario

Mario Benedetti

La urugvaja poeto Mario Benedetti mortis la 17an de majo de 2009. Mi omaĝas lin, pro la bonegaj leg-momentoj kiujn mi ŝuldas al lia talento kaj poeta elano, per tiu ĉi traduko de unu el liaj poemoj.

Estados de ánimo Humoroj
Unas veces me siento
como pobre colina
y otras como montaña
de cumbres repetidas.
Foje jen mi min sentas
kompatinda holmeto
kaj alifoje monto
kun vertoj en ripeto.
Unas veces me siento
como un acantilado
y en otras como un cielo
azul pero lejano.
Foje jen mi min sentas
marklifo akrelanca
alifoje ĉielo
blueta sed distanca.
A veces uno es
manantial entre rocas
y otras veces un árbol
con las últimas hojas.
Foje oni estas
ŝprucaĵ' inter rokoj
kaj alifoje arbo
sub lastaj neĝoflokoj.
Pero hoy me siento apenas
como laguna insomne
con un embarcadero
ya sin embarcaciones
una laguna verde
inmóvil y paciente
conforme con sus algas
sus musgos y sus peces,
sereno en mi confianza
confiando en que una tarde
te acerques y te mires,
te mires al mirarme.
Tamen nun mi min sentas
flaka sendorma lago
kun kana ŝiphaveno
sen ŝipo da enhavo
kalma lageto verda,
pacienca, senmova,
ama al siaj algoj,
muskoj, al fiŝ' enkova
fidante ke vi iam,
en hor' de suna ardo,
vin rigardu spegule,
sur min, via rigardo.

Temoj » poezio » mario benedetti

Vian tradukaĵon mi ŝatas. Malfacilas traduki poezion.

Luis Guillermo Restrepo Rivas je la 18a Majo 2009

Tre bela poemo. Via traduko sentiĝas kiel originalo, do gratulon.

Maria Sandelin je la 18a Majo 2009

DANKON kaj GRATULON:
Benedetti estas mirinda poeto kiu "bone" "diris" la emociojn de la koro per normalaj vortoj kun poeziaj fortoj.
Mi tre ŝatis trovi kaj legi tiun kortuŝan poemon kaj en la hispana kaj en nia internacia idiomo.

Lorenzo Noguero je la 19a Majo 2009

Dankon Luis, Maria, Lorenzo, pro viaj afablegaj vortoj.

Mankis en mia enkonduko priskribo kia tiu de Lorenzo, kiun mi plene konsentas, pri la senafekta poezi-arto de Benedetti.

Manolo je la 19a Majo 2009

Kara Manolo, Gratulon al vi pro via bonega traduko. La poemo ege plaĉas al mi.

Anjo je la 21a Majo 2009

Dankon Anjo! Mi tre ĝojas ke vi ŝatis la poemon.

Manolo je la 21a Majo 2009

Mi ne konis poemojn de li. Sed nuntempe mi legis kelkajn Esperantojn tradukojn de li kaj multe da homo skribis ke ili miris lin. Rigardante lian foton, li estis bona homo.
Eternan pacon por li.

Mielo je la 26a Majo 2009

Manuel, vi pravas omaĝi tian grandegan verkiston... Antaŭ kelkaj monatoj, dum persona krizo falis sur miajn manojn unu el liaj poemoj. Mia tiama laboro estis turmento ĉar mi ne povis plenmanĝi, laboris ĉirkaŭ po 23 horoj tage kaj mi estis traktata kiel hundon [ne zorgu, mi ne estis viktimo de torturo, sed mi studis en famega lernejo en mia lando]. Nu, unu tagon fraulino alproksimiĝis min kaj donis al mi slipeton kaj ĉokoladon. Sur la slipeto estis skribita la poemo "en pie" ("starante" mi supozas ke tiel oni ĝuste tradukas la titolon, ĉu ne?). Tiu poemo ŝanĝis mian vivon... ho ho ho, kurioza rezulto ĉar nun mi estas senlaborulo (fakte, tiaman semajnon mi rezignis)...

Manuel, en Ameriko estas tri forpasintaj verkistoj kies poemoj vere reflektas la senton de la homa koro. Mario Benedetti (Urugvajo), Jaime Sabines (Meksiko) kaj Walt Withman (Usono)...

Salvador je la 28a Majo 2009

Dankon pro tiu kortuŝa viv-protokolo, Salvador.

Mi mem havas tre memorindan sperton rilatan al Benedetti. Antaŭ 15 jaroj, du amikinoj de mia rondo plum-skribis la poemon "Hagamos un trato" (ni atingu interkonsenton) sur afiŝeton, kiun ili enkadrigis kaj donacis al mi, kiel elmontro de vera amikeco. Mi larmis pro kortuŝo! Ili eĉ devis ŝanĝi la sekson de la aludato, originale ina, al vira!

Antaŭ kvin jaroj unu el ili, fakte tiu pli proksima al mi, mortis pro kancero. Sed la afiŝeto pendas apud mia lito kaj mi foje relegas la poemon rememorante ŝin kvazaŭ plu vivanta.

Manolo je la 28a Majo 2009

Skribu komenton. Uzu "cx, gx, ..." por atingi "ĉ, ĝ, ..."

:

:

:

Validiga kodo
Validiga kodo

: