18a Majo 2009Adiaŭ, Mario
La urugvaja poeto Mario Benedetti mortis la 17an de majo de 2009. Mi omaĝas lin, pro la bonegaj leg-momentoj kiujn mi ŝuldas al lia talento kaj poeta elano, per tiu ĉi traduko de unu el liaj poemoj.
Estados de ánimo Humoroj Unas veces me siento
como pobre colina
y otras como montaña
de cumbres repetidas.Foje jen mi min sentas
kompatinda holmeto
kaj alifoje monto
kun vertoj en ripeto.Unas veces me siento
como un acantilado
y en otras como un cielo
azul pero lejano.Foje jen mi min sentas
marklifo akrelanca
alifoje ĉielo
blueta sed distanca.A veces uno es
manantial entre rocas
y otras veces un árbol
con las últimas hojas.Foje oni estas
ŝprucaĵ' inter rokoj
kaj alifoje arbo
sub lastaj neĝoflokoj.Pero hoy me siento apenas
como laguna insomne
con un embarcadero
ya sin embarcaciones
una laguna verde
inmóvil y paciente
conforme con sus algas
sus musgos y sus peces,
sereno en mi confianza
confiando en que una tarde
te acerques y te mires,
te mires al mirarme.Tamen nun mi min sentas
flaka sendorma lago
kun kana ŝiphaveno
sen ŝipo da enhavo
kalma lageto verda,
pacienca, senmova,
ama al siaj algoj,
muskoj, al fiŝ' enkova
fidante ke vi iam,
en hor' de suna ardo,
vin rigardu spegule,
sur min, via rigardo.
28a Septembro 2008Reklam-filmeto de Camino
Camino [kamino] estas la titolo de filmo premieronta en Hispanujo dum oktobro. Ĝi rakontas la vivon, malsanon kaj suferon de knabino —nomata tiel, Camino— meze de bigote religia familio, kiu apartenas al la sekto Opus Dei. La nomo "Camino" estas tre stranga por virino. Sed sendube ĝi venas el la referenc-verko de la fondinto de Opus Dei, S-ro Escrivá de Balaguer, Camino (vojo).
24a Novembro 2007Nekredebla muziko
Mi iam parolis pri Gentle Giant. Nu, mi prezentas nun unu el la kantoj kiun mi plej ŝatas el ili, pro ĝia nekutimeco, beleco... mankas vortoj por priskribi ĝin, do mi invitas al spektado.
Atentu kiel ili ŝanĝas la instrumentojn dum la ludado kaj kantas eĉ seninstrumente! Estas tre malfacile por amatoraj kantistoj konservi la tonaltecon dum seninstrumenta kantado; kaj atentu kiel tiuj "hipiuloj", en koncerta registraĵo, revenas al instrumenta ludado tute agorde!
16a Aprilo 2007Esperanto en teatraĵo
Ĉi-semajnfine mi spektis la teatraĵon Homebody/Kabul (pli-malpli "Hejme, Kabul") laŭ la hispana versio de teatrartisto Mario Gas. La originala aŭtoro estas Tony Kushner, usona verkisto. Ĝi estas tre nekutima rakonto, pri tre klera —eĉ pedanta— brita virino kiu elvokiĝas de la allogo de Kabul, ĉefurbo de Afganujo. Per ĝiaj monologoj kaj scenoj, la dramo montras la esencon de la historia kverelo inter Oriento kaj Okcidento kaj sentigas nin sub la haŭto de la kabulaj virinoj enburĥigitaj, sed ankaŭ sub la haŭto de ties netoleremaj talibaj regantoj.
12a Aprilo 2007Tekila triopo (3)
Finfine mi trovas tempon por paroli pri Babel, la tria filmo de la recenzata triopo. Ĝin direktoris Alejandro G. Iñárritu, tre interesa kinartisto el kies unuaj filmoj mi spektis nur tiun titolitan 21 gramoj, drama rakonto verve kaj intense kondukita.